Mikulovice (germaneNickelsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Nová Ves v Horách en distrikto Most. Ĝi troviĝas en supermara alteco 735 metroj, proksimume 15 km per aerlinio nordokcidente de urbocentro de Most en Ercmontaro. La domaro servas plejparte por refreŝigado de dometistoj kaj kabanistoj. La vilaĝo etendiĝas laŭlonge laŭ ŝoseo el Horní Jiřetín, de kie ĝi daŭrigas ĝis Nová Ves v Horách kaj laŭlonge la deflankiĝejo ĝis Hora Svaté Kateřiny.
Mikulovice situas en katastra teritorio Mikulovice v Krušných horách kun areo 4,67 km².