Mil Mejloŝtonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mil Mejloŝtonoj
tabulludo
Eldonisto Dujardin
vdr
Ekzempla partio

Mil Mejloŝtonoj (france Mille Bornes) estas franca kartludo. Ĝi temas pri aŭtosporto kontraŭ la aliaj ludantoj.

Ekzistas pluraj specoj de kartoj en la kartaro:

  • Distancokartoj (25 / 50 / 75 / 100 / 200 unuoj)
  • Riskkartoj
    • Sen benzino
    • Krevinta pneŭo
    • Akcidento
    • Rapidlimo
    • Halto
  • Rimedokartoj
    • Benzino
    • Kromtubo
    • Riparoj
    • Rapidlimfino
    • Ekiro
  • Sendanĝerigaj kartoj
    • Ekstrabenzinujo
    • netrueblaj pneŭmatikoj
    • driving ace (angle) / as du volant (france); proksimume "super-stiristo"
    • Pasrajto (prioritato)

La nomo de la ludo deriviĝas de la franca nacia ŝoseo 7, kiu longas proksimume 1000 kilometrojn; ĝi do ne rilatas al la fama itala konkurso "mil mejloj" (mille miglia) inter Romo kaj Brescia. En Nederlando la ludo temas, laŭ nederlandaj kutimoj, ne pri aŭtado, sed pri biciklado, kaj nomiĝas rijwielspel.

Laŭdire la ludo baziĝas sur pli aĝa ludo nomita Touring.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]