Milova
Milova (hungare: Milova) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Arad administracie apartenanta al komunumo Conop.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 626 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 560 (rumanoj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1447. La mezepoka vilaĝo pereis, kaj tiu de la nuntempa estis fondita en la 17-a jarcento por minado de erco de kupro. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad vármegye).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)