Minareto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minaretoj de moskeo en Egiptio.

Minareto (arabe منارة manara/manārah  aŭ مئذنة miʾḏanah) estas svelta turo, kiu apartenas al moskeo kaj de kies supro laŭtkrias muezino por preĝado. Ĝi estas unu el la tipaj konstruelementoj de moskeo kaj ankaŭ unu el la karakteraj simboloj de islamaj urboj. Kelkaj el ili pluhavis arkitekturan gravon eĉ post la detruo de la resto de la moskeo, kiaj la Giraldo de Sevilo.

Vidu ankaŭ