Miquel Iglesias Bonns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miquel Iglesias Bonns
Persona informo
Naskonomo Miguel Iglesias Bonns
Naskiĝo 6-an de junio 1915 (1915-06-06)
en Barcelono
Morto 8-an de marto 2012 (2012-03-08) (96-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristokinisto
Verkoj Dio, come ti amo!
vdr

Miquel IGLESIAS Bonns (Barcelono, 6-a de junio 1915 - Barcelono, 8-a de marto 2012) estis hispana produktoro, scenaristo kaj reĝisoro.

Estante infano, lia praonklo Joan Miquel Colomer invitis lin al kvartalaj kinejoj (Bohemia, Walkiria) kaj ankoraŭ juna li jam deziris estis kunreĝisoro. Li studis muzikon, kaj en 1925 debutis kiel infana teatra aktoro. Tiucele li reĝisoris amatorajn teatraĵojn (1932-1935). En 1933, kun Joan Casals kaj aliaj kinsekvantoj, li kreis la Cinematic Club Amateur, kiu realigis kelkajn kurtojn. Post la Hispana Enlanda Milito li revivigis tiun klubon, jam alinomitan hispanen kiel Club Cinematográfico Artístico (laŭ la diktatura kontraŭkatalunismo), kaj tuj profesiiĝis, unue por kurtoj kaj poste por longaj filmoj, jam en la 1940-aj jaroj. Li aliris diversajn ĝenrojn: nome nigraj filmoj, muzikaloj, melodramoj ktp.

Fine de la 1950-aj jaroj li kreis sian propran produktoran kompanion. En la 1960-aj jaroj li kunlaboris kun italaj produktoroj; kaj en la 1970-aj jaroj li aliris al la modo de pseŭdo-erotikecaj filmoj. En la 1980-aj jaroj li realigis kelkajn el siaj plej bonkvalitaj filmoj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Krom kelkaj kurtojn, Iglesias reĝisoris la jenajn longajn filmojn:

  • Su excelencia el mayordomo (1942)
  • Adversidad (1944)
  • Las tinieblas quedaron atrás (1948)
  • Ley del mar (1952)
  • El fugitivo de Amberes (1955)
  • El cerco (1955)
  • Los ojos en las manos (1956)
  • Un heredero en apuros (1956)
  • Veraneo en España (1956)
  • Un tesoro en el cielo (1957)
  • Su desconsolada esposa (1957)
  • No estamos solos (1958)
  • Tu marido nos engaña (1960)
  • Las hijas del Cid (1962)
  • Carta a una mujer (1963)
  • Noches del universo (1964)
  • Muerte en primavera (1965)
  • ¡Cómo te amo! (1966)
  • Después del gran robo (1967)
  • Destino: Estambul 68 (1967)
  • Presagio (1970)
  • Primavera mortal (1973)
  • Tarzán y el misterio de la selva (1973)
  • La diosa salvaje (1974)
  • La maldición de la bestia (1975)
  • Kilma, reina de las amazonas (1976)
  • Desnuda inquietud (1976)
  • La isla de las vírgenes ardientes (1977)
  • Violación inconfesable (1981)
  • Una rosa al viento (1984)
  • El lío de papá (1985)
  • Barcelona Connection (1988)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miquel Iglesias Bonns en la hispana Vikipedio.