Mira Sorvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mira Katherine Sorvino (Tenafly, New Jersey, Usono, 28-an de septembro 1967 -) usona aktorino, kun Oskar-premio kaj premio Golden Globe.

Biografio

Ŝi naskiĝis en Tenafly, New Jersey, kiel filino de Lorraine Davis kaj aktoro Paul Sorvino. Ŝi havas du gefratojn, Michael kaj Amanda. Ŝi ludis en teatro de Dwight-Englewood High School.

Ŝi studis en la Harvarda Universitato Sinologion (orientaziaj lingvoj kaj literaturo) kaj ŝia diplomlaboro estis pri raskonfliktoj en Ĉinio en 1989 kaj kun magna cum laude. Ŝi parolas ĉine kaj france.

Ŝi veturis al Novjorko, por iĝi aktorino. Ŝi ludis unuafoje en filmo Amongst Friends en 1993. Post kiam ŝi ludis en filmo de Woody Allen (Mighty Aphrodite), ŝi gajnis en 1995 Academy Award.

Persona vivo

Ŝi geedziĝis en 2004 kun Christopher Backus, kun kiu ili havas tri gefilojn, Mattea Angel, Johnny Christopher King, Holden Paul Terry Backus.


Gravaj premioj

  • Oskar-premio
    • 1996: plej bona aktora asistantino (prostituino Linda en filmo Mighty Aphrodite)
  • premio Golden Globe
    • 1996: plej bona aktora asistantino (prostituino Linda en filmo Mighty Aphrodite)