Mirandela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirandela
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 850  (2011) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 7° 11′ U (mapo)41.483333333333-7.1833333333333Koordinatoj: 41° 29′ N, 7° 11′ U (mapo) [+]
Areo 658,96 km² (65 896 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Mirandela (Portugalio)
Mirandela (Portugalio)
DEC
Mirandela
Mirandela
Situo de Mirandela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mirandela [+]
vdr

Mirandela (portugallingva prononco: [miɾɐ̃ˈdɛlɐ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Bragança, en la regiono Trás-os-Montes de nordorienta Portugalio, kun ĉirkaŭ 21 394 loĝantoj (2021) kaj ĉirkaŭ 15 000 en la urbo mem.

Ĝi estas subdividita en 30 freguesias, nome: Abambres, Abreiro, Aguieiras, Alvites, Avantos e Romeu, Avidagos, Navalho e Pereira, Barcel, Marmelos e Valverde da Gestosa, Bouça, Cabanelas, Caravelas, Carvalhais, Cedães, Cobro, Fradizela, Franco e Vila Boa, Frechas, Freixeda e Vila Verde, Lamas de Orelhão, Mascarenhas, Mirandela, Múrias, Passos, São Pedro Velho, São Salvador, Suçães, Torre de Dona Chama, Vale de Asnes, Vale de Gouvinhas, Vale de Salgueiro kaj Vale de Telhas.

La municipo limas norde kun Vinhais, oriente kun Macedo de Cavaleiros, sude kun Vila Flor kaj kun Carrazeda de Ansiães kaj okcidente kun Murça kaj Valpaços.

Historio[redakti | redakti fonton]

estas restaĵoj de antaŭromia loĝado kaj multaj pliaj el romia epoko, inter kiuj kupraj moneroj de la epoko de Tiberio. Tiam la ĉefa setlejoj estis São Martinho (Sankta Marteno), kaj tri dokumentoj indikas tiaman setlejon. Afonso la 3-a havigis foruon la 25-an de Majo 1250. Krome estas aliaj de 1198 kaj 1275. Denizo la 1-a havigis novan foruon en 7a de Marto 1291 kaj ordonis konstrui kastelon kaj muregon kiu havis tri ĉefpordegojn. Tamen komence de la 16-a jarcento, ĉio tio estis malaperinta.

Ĝi ricevis statuson de urbo la 28an de Junio 1984.

Kiel multaj municipoj de rura interna Portugalio ĝi suferis elmigradon el la mezo de la 20-a jarcentoj kaj tial oni malaltiĝis el preskaŭ 30 000 loĝantoj en 1960 ĝis iom pli ol 20 000 nunaj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]