Mircenolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mircenolo
Mircenolo
Plata kemia strukturo de la
Mircenolo
Mircenolo
Tridimensia kemia strukturo de la Mircenolo
Mircenolo troviĝas en la Ocimum basilicum.
Alternativa(j) nomo(j)
  • 2-Metila-6-metilideno-okt-7-en-2-olo
Kemia formulo
C10H18O
CAS-numero-kodo 543-39-5
ChemSpider kodo 10510
PubChem-kodo 10975
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka solidaĵo
Molmaso 154,253g mol−1
Denseco 0,851g/cm−3[1]
Bolpunkto 224,5 °C [2]
Refrakta indico  1,4445
Acideco (pKa) 15,3
Ekflama temperaturo 84,8 °C [3]
Solvebleco Akvo:0,27 g/L[4]
Mortiga dozo (LD50) 5300 mg/kg (buŝe)[5]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Mircenolomircenila alkoholo estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la terpenoidoj kaj unu el la ĉefaj kunmetaĵoj en la lavendoleo. Mircenolo estas terciara alkoholo trovata en citronaj kaj floraj komponaĵoj. Ĝi estis identigita, sed ne kvantigita, en vinberoj, Thymus vulgaris kaj Ocimum basilicum. Tio povus igi mercenolon potenca biomarkigilo por la konsumado de ĉi-nutraĵoj. Sennombraj dokumentoj jam estis publikigitaj pri la mircenolo. Mircenolo estas nekolora likvaĵo[6] kun agrabla odoro, ĝi estas nesolvebla substanco en akvo sed solvebla en organikaj solvantoj. Mircenolo uzatas en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj parfumoj. Mircenolo, tia kia aliaj terpenoidoj, posedas antivirusajn, antiinflamajn kaj antibakteriajn proprecojn.

Bonvolu ne konfuzi...
Mirtenolo
Mircenolo
CAS-numero 515-00-4
CAS-numero 543-39-5
Ambaŭ estas nesaturitaj alkoholoj, la unua, kies molekula formulo estas C10H16O, estas cikla primara alkoholo kaj la dua, kies molekula formulo estas C10H18O, estas necikla branĉohava terciara alkoholo, ĉar ĝi ligiĝas al terciara karbono (karbono, kiu ligiĝas al tri aliaj karbonoj).

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

Mircenolo reakcias kun akroleino en ĉeesto de zinkaj kataliziloj por igi en liralonhidroksometilpentilcikloheksenokarboksaldehido. Ĉi-lasta uzatas en la fabrikado de tualetsapoj kaj parfumoj.

  • Preparado de liralo per interagado de mircenolo kun akroleino:[7]

mircenolo + akroleino hidroksometilpentilcikloheksenokarboksaldehido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de mircenolo per kataliza hidratigado de la mirceno:[8]

mirceno + akvo mircenolo

Izomerio[redakti | redakti fonton]

Mircenolo estas izomera alkoholo de la linalolo kaj geraniolo:

mircenolo linalolo geraniolo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]