Mirho

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mirho estas la sekiĝinta bonodora gumrezino el la trunkoŝelo de afrika kaj araba arbo vera mirho (Commiphora abyssinica) kaj el aliaj arboj similaj flavbrunaj gumrezinoj.

La Biblio plurloke mencias mirhon:

  • La Psalmaro diras en Ps. 45, 8: "De mirho, aloo kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj.
  • Tri saĝuloj prezentas donacojn al ĵus naskita Jesuo Kristo: "oron kaj olibanon kaj mirhon". (Mt. 2, 11)
  • Kiam Jesuo iris por esti krucumita, "ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin". (Mk. 15, 23)
  • Post la morto de Jesuo "(v)enis ankaŭ Nikodemo … portante miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj". (Jh. 19, 39)

mirido, balzamo, hisopo, incenso