Miroslav Hršel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miroslav Hršel
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1930 (1930-03-29)
en Hradec Králové
Morto 9-an de aprilo 2008 (2008-04-09) (78-jaraĝa)
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Familio
Frat(in)o Zdeněk Hršel
Okupo
Okupo redaktoro
vdr

Miroslav HRŠEL (naskiĝis la 29-an de marto 1930 en Hradec Králové - mortis la 9-an de aprilo 2008) estis muzika redaktoro de Ĉeĥa Radio Vltava en Hradec Králové, frato de Zdeněk Hršel (1928-2014), kun kiu li junaĝe korespondis esperantlingve, kiam ili studis en aliaj lernejoj. Ilia patro Karel Hršel (1895-1982) estis violonisto kaj esperantisto, la patrino Marie Hršelová, fraŭline Šafková, instruis pianludon.

Li estis ne nur redaktoro de Ĉeĥa Radio Vltava, sed ankaŭ dramaturgo de Ĉambra Filharmonio Pardubice. Inter la jaroj 1996-2006 li estis ankaŭ dramaturgo de festivalo Muzika Printempo en Pardubice. Por la radio li preparis centojn da programoj, konatiĝis kun multaj muzikaj personuloj kaj verkis plurajn verkojn pri la klasika muziko.

Sed konis lin ankaŭ televidaj spektantoj. En la jaro 1975 la Ĉeĥoslovaka Televido elsendis konkursan programon "Deset stupňů ke zlaté" (Dek ŝtupoj al la ora medalo), kie la konkursantoj post sukcesa respondo de konkursa demando povis ascendi unu ŝtupon supren ĝis la deka ŝtupo. La konkurson gvidis Přemek Podlaha kaj Zuzana Neubauerová kaj kiel ĵurianon por la muzikaj fakoj ili invitis muzikologon Miroslav Hršel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Slavná minulost české hudby (Glora pasinteco de la ĉeĥa muziko, 1959, Praha, Panton, kun Jiří Štilec kaj Miloslav Nedbal)
  • Slavná minulost německé hudby (Glora pasinteco de la germana muziko, 1963, Praha, Panton, kun Jiří Štilec kaj Miloslav Nedbal)
  • Pražský komorní orchestr se dvěma sólisty (Praga ĉambra orkestro kun du solistoj, En: Hudební rozhledy, 7-8/1992, p. 310)
  • Virtuosi de Praga a L'Olimpiade (En: Hudební rozhledy, 8/2008, p. 15-17)

Eksteraj ligoj kaj Fontoj[redakti | redakti fonton]