Misfits

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Misfits
Persona informo
TTT
Retejo http://www.misfits.com/
vdr

Misfits estas usona bando de punko ofte rekonata kiel pioniroj de la subĝenro "hororpunko", kiu miksas punkon kun aliaj muzikaj influoj ĉefe de hororaj filmoj kaj ties bildaro. Tiun grupon fondis en 1977 en Lodi, Nov-Ĵerzejo, kantisto, kantoverkisto kaj klavaristo Glenn Danzig. La unua dungito de Danzig por Misfits estis drumisto Mr. Jim kaj basisto Diane DiPazza, tamen, DiPiazza neniam montriĝis. Mr. Jim estis anstataŭita de Manny Martinez tuj poste. Jerry Only aliĝis al basgitaro tuj poste. Laŭlonge de la sekvaj ses jaroj, la membraro ŝanĝis ofte, kaj Danzig kaj Only estis la nuraj konsistantaj membroj. Dum tiu tempo, ili publikigis kelkajn muzikalbumetojn kaj unuopaĵojn, kaj kun la frato de Only nome Doyle kiel gitaristo, la albumojn Walk Among Us (1982) kaj Earth A.D./Wolfs Blood (1983), ambaŭ konsiderataj mejloŝtonoj de la "hardcore" punkomovado de komenco de la 1980-aj jaroj. La bando trairis multajn membroŝanĝojn laŭlonge de la jaroj, kaj basisto Jerry Only estis la nura konstanta membro de la grupo.

Misfits disbandiĝis en 1983, kaj Glenn Danzig formis bandojn Samhain kaj poste Danzig. Oni publikigis kelkajn albumojn el reeldonita kaj iam nepublikigita materialo post la dissolvo de la grupo, kaj ilia muziko poste iĝis influa al punko, metalroko, hard rock, kaj alternativa rokmuziko, inkludante altprofilajn grupojn kiel Metallica, Guns N' Roses, Marilyn Manson, Green Day, the Offspring, NOFX, AFI kaj My Chemical Romance.[1][2][3] Post serio de juraj bataloj kun Danzig, Only kaj Doyle reakiris la rajtojn registri kaj koncerti kiel la bando Misfits. Ili formis novan version de la bando en 1995 kun la kantisto Michale Graves kaj la drumisto Dr. Chud. Tiu rekreado de Misfits havis pli da metalroko, kaj publikigis la albumojn American Psycho (1997) kaj Famous Monsters (1999) antaŭ dissolviĝi en 2000. Jerry Only poste ekhavis la ĉefan voĉon kaj dungis iaman gitariston de Black Flag nome Dez Cadena kaj iaman drumiston de Ramones nome Marky Ramone por la turneo de la 25a datreveno de Misfits.

Nunaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Jerry Only – baso, helpa voĉo (1977–1983, 1995–nun), ĉefa voĉo (2001–2016)
  • Doyle Wolfgang von Frankenstein – ĉefa gitaro (1980–1983, 1995–2001, 2016–nun)
  • Glenn Danzig – ĉefa voĉo (1977–1983, 2016–nun)
  • Dave Lombardo – drumoj (2016–nun)
  • Acey Slade – ritmogitaro, helpa voĉo (2016–nun)

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Walk Among Us (1982)
  • Earth A.D./Wolfs Blood (1983)
  • Static Age (1996) (origine registrita en 1978)
  • American Psycho (1997)
  • Famous Monsters (1999)
  • Project 1950 (2003)
  • The Devil's Rain (2011)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rock on - Bands influenced by Misfits. altpress.com (6a de Januaro, 2022). Alirita 26a de Januaro, 2022.
  2. The Classic Albums: The Misfits's 'Walk Among Us'. ultimate-guitar.com. Alirita 26a de Januaro, 2022.
  3. Too Much Horror Business – The Misfits!. ilikeyouroldstuff.com. Alirita 26a de Januaro, 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Misfits (band) en la angla Vikipedio.