Modvorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Modvortofrapvorto estas vorto aŭ esprimo, ĉu nova aŭ jam ekzistanta, kiu fariĝas tre populara dum iu daŭro da tempo. Modvortoj ofte deriviĝas de teknikaj terminoj sed tamen perdas multon el la originala teknika signifo pro moda uzado, ĉar oni simple uzas ilin por imponi aliajn; kvankam tiaj "modvortoj" ankoraŭ povas havi la plenan signifon kiam uzataj en siaj teknikaj kuntekstoj.[1] Modvortoj ofte devenas de faka ĵargono, akronimojneologismoj.[2] Ekzemploj de komercaj modvortoj ofte mallaŭdataj en la angla inkludas synergy, vertical, dynamic, cyber kaj strategic; mallaŭdata modvorta esprimo en la angla estas "think outside the box".[3]

Oni diras, ke negoco ne povus funkcii sen modvortoj, ĉar ili estas precizaj internaj mallongigoj, kiuj havas perfektan sencon por homoj informitaj pri la kunteksto. Tamen, utila modvorto povas fariĝi alelektita al la komuna popola parolo kaj perdi sian utilecon. Laŭ la profesoro pri administrado Robert Kreitner, "Modvortoj [...] elpelas bonajn ideojn." Modvortoj ankaŭ povas esti viditaj en komerco kiel maniero sentigi al homoj, ke ili havas komunan kaŭzon. Multaj novaj dungitoj ja sentas sin des pli apartenantaj ju pli rapide ili lernas la modvortojn de sia nova laborejo. Modvortoj tiom trapenetras la komunan laboran vivon, ke multaj ne konscias, ke ili uzas ilin. La vicprezidanto de CSC Index Rich DeVane rimarkas, ke modvortoj priskribas ne nur tendencon, sed ankaŭ ion konsidereblan kiel "enirbileton" al konsideriĝo kiel sukcesa organizaĵo – "Kion homoj trovas teda estas ĝuste la provo de ĉiu konsulta firmao, propre interpreti ĉiun modvorton. Ĝuste tio fuŝas informojn."[4][5]

Modvortoj ankaŭ elstariĝas en politiko, kie ili povas rezulti procedon, kiu "privilegias retorikon super la realaĵo, produktante politikojn, kiuj estas unue 'funkciigitaj' kaj nur 'konceptigitaj' je posta dato". La rezulta politika parolado estas konata pro "evito de rezona debato (karakterizata per la uzo de indikaĵoj kaj strukturita argumentado), male utiligante lingvaĵon ekskluzive cele de regado kaj manipulado".[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Buzzword en la angla Vikipedio.