Mohamed Bouazizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mohamed Bouazizi (arabe: محمد البوعزيزي) estis juna tunizia strata vendisto, kiu memmortigis sin kiel protesto je polica mistraktado (konfiskado de venditaj varoj). Lia morto ekis la tunizian stratan revolucion de 2011.

Bouazizi, kiu finis universitaton, ne trovis laborlokon, devis sin vivteni per vendado de vegetaĵoj sur la strato. Post kiam la polico konfiskis en Sidi Bouzid liajn varojn kaj batis lin (li ne havis permeson je vendado), li brulmortigis sin je la 17-a de decembro 2010, mortonta je la vundoj la 4-an de januaro en 2011. Lia morto ekis stratajn amasprotestojn tra la lando, finfine kondukante al rezigno de tunizia prezidento Zine El Abidine Ben Ali.