Mohammad Hasan Naser-eddin Sahebzamani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mohammad Hasan Naser-eddin SAHEBZAMANI (mallongigita al M. Saheb-ZamaniMHSZ) (nask. 1931) estas irana esperantisto, honora membro de UEA ekde 1983 kaj de ILEI. Aŭtoro de la plej ampleksa kaj efika esperanto-lernolibro, La dua lingvo. Doktoro pri psikologio. Siatempe li lanĉis multajn E-kursojn en Tehrana universitato. Aperas en listo kompilita de Ljubomir Trifonĉovski surbaze de enketo de LF-koop, pri 100 plej eminentaj Esperantistoj.[1]

Verkoj

  • Hâfiz en 30 lingvoj, HÂFIZ Ŝams od-Din Mohammad. tradukita Esperanten de W. Auld & M.H. Saheb-Zamani. Padideh, Tehran 1988. xxxvi+812p.

Piednotoj

  1. La Ondo (2000:3)

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto


Mi devas ankau aldoni ke MHSZ (Mohammad Hasan - Naser ed Din- Saheb oz Zamani) estas la vera patrono kaj piloto de la irana E-movado. Esperanto kaj multaj avangardaj vidpunktoj inter irana intelektularo sen lia nomo ne estas kompletaj. Efektive li estis kiu intervenigis Esperanton en Iranon je la 70-a jardeko. Pri li, liaj gravaj libroj kaj lia rolo en la nuna irano oni devas verki apartan libron kaj certan chapitron en la historio de la irana movado. Li mem tutsole estas la historio de Esperanto en Irano kaj ni esperantistoj, chiuj, rekte au malrekte estas la rezultoj de lia sindona tagnokta prilaboro. Por sciighi pri lia rolo en la nuna Irano, chu esperanta, chu psikologia, chu sociologia au literatura, konsideri la jenajn librojn klarigas iom da multe: 1- La Tria Skribo ( nova splorverko pri irana mistikismo kaj la fama sufio: Shams Tabrizi). La tutaj antauaj verkoj pri li estas nur citajhoj de antauuloj. Sed la verko de MHSZ estas vere kritika kaj samtempe sciencmetoda reviziio pri la grave profunda afero de mistikismo en Irano kiu ankorau estas unu el la efikohavaj kialoj de la irananaj grupkondutoj.Nur sifichas diri ke la libro jam eldonighis pli ol dudekkelkaj fojoj kaj ankorau estas ne tiom facile trovebla. 2- Sinjoro de du kaaboj ( makrosociologio pri la opinioj de P.A. Sorokin). En tiu chi libro MHSZ surbaze de biografisfera fono de Sorokin, priserchas la gravajn tiutemajn enlandajn problemojn. 3- La suferplena Juneco ( demandoj kaj problemoj de la irana junularo kaj tiavoje pridemando de la enlanda junulara demandaro kiu volenevole rilatighas la kielvivon kaj kieledukadon kaj finfine la politikajn decidojn. 4- La Dua Lingvo ( Lernolibro de Esperanto por perslingvanoj. Jam kelkfoje eldonite) 5- Kaj ili ne scias kial...( psikologiaj-sociologiaj demandoj de la lando. 6- La libro de la homa spirito ( Psikologio- sociologiaj demandoj) 7- Alifaco de la vizaghoj (Psikologio- sociologiaj demandoj) 8- Rudimento al estrecarto ( pri la gvidado kaj gvidadarto. Profunde ellaborita verko pri la chiame demanda problemo de la gvidado en Irano) 9- Malsana ekonomiko de la libro 10- La logiko 11- Disciplino 12- Morgauigho de la Hodiauo ktp. ktp... Certatone mi povas diri ke Irano ghis nun ne vidis scienciston kiel li, lerta pri pasinteco, deca pri hodiauo kaj neanstatauigebla je morgauo. Espereble liaj dischiploj baldau eldonos lian plikompletan biografion. Viron kiun la morgauaj gefiloj de la lando nepre devas koni pliprofunde. Sono Mobo. Lia dischiplo. snmozaffari@yahoo.com