Mombasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mombasa (aŭ en esperantigita formo Mombaso) estas la plej granda haveno kaj dua (laŭ loĝantaro) urbo de Kenjo, kun proksimume 900.000 loĝantoj. Ĝin fondis arabaj komercistoj en la 11-a jarcento. La portugala mararmeo kaptis ĝin post sieĝo en 1500, kaj konstruis la imponan "Fuorton Jesuan".

Mombasa estas la orienta stacio de la Uganda Fervojo kaj la centro de la turisma industrio ĉe la Kenja marbordo. Ĝi estas ĝemela urbo de Seatlo.

La nomo Mombasa estas de araba origino; svahile la urbo nomiĝas Kisiwa Cha Mvita (mallonge Mvita), kio signifas "insulo de milito". La ĉefa indiĝena lingvo estas la svahila, kaj la dialekto ("Kimvita" = lingvo de Mvita) de Mombasa gravas historie kaj literature.