Monaĥejo Lausnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klostro Lausnitz (germane: Kloster Lausnitz) estas iama aŭgustenana monaĥinejo en Bad Klosterlausnitz, Germanujo. La plej grava konstruaĵo estas la pilastrobaziliko romanika.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1132 fare de la nobela vidvino Cuniza[1] fonditis monaĥejo de aŭgustenaninoj. Cuniza kaj la tiam tie ĉi vivanta ermitulo Sigebodo estis, laŭ esploroj de Wolfgang Hartmann, filino kaj filo de fare de la edzino Gattin Adelheid en Lausnitz riĉiĝinta grafo Dietmar de Selbold-Gelnhausen el la dinastio de la Reginbodonoj.

Unue havis la monaĥinoj nur etan lignan kirkon envale, kiu anstataŭigitis inter 1155 kaj 1180 per ŝtona ejo ĉe al nuna situo. En la 24.6.1180 konsekritis la nova preĝejo fare de la naumburga episkopo Udo la 2-a de Veldenz. Ĝi nomiĝis Maria SteinMarienstein. Jam en 1212 ĝi brulkonsumiĝis; rekonsekriĝo eblisa almenaŭ en la jaro 1217.

Ekde 1525 la komunumo konfrontiĝis al Reformacio kaj unu post alia monaĥino malfrokuliĝis. La du lastaj monaĥinoj mortis en 1543 per kio finiĝis ankaŭ la klostra historio. Poste eĉ la granda preĝejo ekkadukis; en 1617 oni enmetis muron por separi de la tuto la eostan kirkoparton por urĝa diservo-uzo. La uesta inter 1719 kaj 1722 malkonstruitis. En 1792 aldonitis al la eosta restaĵo eta turo kiu tute malkongruas al la stilo romanika kaj pro tio ĝi remalkonstruitis en la jaro 1856. La kompleta preĝejo devis malfermiĝi en 1857 pro sekurecaj kialoj. La tiam naskiĝantaj klopodoj renaskigi la kirkon laŭ originalaj modeloj (kiuj estis modaj en la tiutempa romantikisma idearo) memkompreneble ankaŭ influadis. La arĥitekto Ferdinand von Quast sekve faris planojn kiuj aprobitis en 1858 fare de la landa parlamento de Saksio-Altenburg. En 1863 metitis la fundamenta ŝtono kaj en la 31.10.1866 celebritis la konsekro. La kostoj de la 45 metrojn longa kaj 37 metrojn longa preĝejo estis tiam de ĉ. 123.000 markoj. Okaze de la 100-a datreveno refonda en la 1966-a jaro la konstruaĵo deklaritis monumento protektota. En 1985 instalitis ankaŭ nova orgeno.

Nuntempe konsistas la kirko el malnovromanika eosta kaj novromanika uesta partoj: ĝenerale la rekonstruo aplaŭditis de fakuloj. Havas la kirko ankaŭ triumfokrucon kiu datumas je ĉ. 1235/40.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexandra Clauß: Geschichte des Klosters Lausnitz, Ev.-Luth. Pfarramt Bad Klosterlausnitz. 14 Seiten, Format A5, ohne Jahr (2021 oder davor)
  • Das Kloster zu Lausnitz – in der Geschichte und in Geschichten. Begründet von Carl Vetter, Neu-Herausgabe und erweitert von Uwe Träger. 108 Seiten, Bucha bei Jena 2014, ISBN 978-3-943768-39-8
  • Wolfgang Hartmann: Vom Main zur Burg Trifels – vom Kloster Hirsau zum Naumburger Dom. Auf hochmittelalterlichen Spuren des fränkischen Adelsgeschlechts der Reginbodonen = Veröffentlichungen des Geschichts- und Kunstvereins Aschaffenburg Bd. 52, Aschaffenburg 2004, ISSN 0433-843X
  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München / Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6
  • Uwe Träger: Lausnitzer Leben früher und heute, 1987
  • Ursula Knoben: Die Kirche des ehemaligen Augustiner-Nonnenklosters in Klosterlausnitz, 1969
  • Richard Gräfe: 800 Jahre Bad Klosterlausnitz, 1938
  • Paul Dietze: Geschichte des Klosters Lausnitz, 1903

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Privata paĝaro de Kunitz-Laasan; tie ĉi rakontatas ke Cuniaza von Gleißberg originis el Kunitz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.91511.869444444444