Monaĥejo de Valvanera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Valvanera.

La Monaĥejo de Nia Sinjorino de Valvanera estas abatejo de benediktanoj ĉe la deklivaro de la Montoj Mori kaj Redonda, en la Sierra de la Demanda, apartenanta al la municipo Anguiano, en Rioĥo (Hispanio). La abatejo estas en la valo samnoma, je iom pli ol 1000 m super marnivelo,[1] ĉirkaŭita de densaj arbaroj, kaj inter la pintoj de la montoj Pancrudos, La Rioja, Gomare kaj San Lorenzo.

La monaĥejo estas dediĉita al la Virgulino de Valvanera, patronino de la regiono Comunidad Autónoma de La Rioja, kaj tial ĝi estas grava centro de pilgrimado por kredantoj kaj deviga vizito por turistoj en la regiono. Aktuale ĝi estas regata de kvar monaĥoj de la ordeno Instituto del Verbo Encarnado.

La nomo Valvanera ŝajne deriviĝis de la latina esprimo "Vallis Venaria" kiu signifus 'Valo de la Akvovejnoj' aŭ plej verŝajne 'Valo de Ĉasado' aŭ pli malverŝajne 'Valo de Venuso' (reference al iama kulto en proksimaj montoj).

La unua abato de la monaĥejo estis Don Sancho, el jaro 990, kvankam la unua dokumento en kiu aperas Valvanera, apartenas al interkonsento de la jaro 1016 inter Sancho Garcés la Aĝa kaj lia bopatro Sancho García, en kiu ili fiksis la limojn de siaj respektivaj regnoj. Oni konservas la manuskriptoj de la benediktana regularo nomita "Esmaragdo", datita en la jaro 954 (aktuala 992​) kun noto diranta, ke ĝi estis skribita por Valvanera. En la skribejo de la monaĥejo de Valvanera oni laboris multajn verkon el la Mezepoko. Ekzemple historio de Rioĥo de la jaro 1701, kies aŭtoro estas la monaĥo Mateo de Anguiano.

La plej antikvaj konstruaĵoj konservitaj nuntempe, estas la romanika turo kaj la preĝejo. Aktuale ĉe la monaĥejo estas ankaŭ gastejo. La ĉefaj monumentaj vidindaĵoj estas malfrugotika preĝejo, la ĉambro de la virgulino el 1630, monaĥejo mem kun klostro, la gastejo reformita en 1763, kaj la ermitejo de Sankta Kristo. Estis ankaŭ alia gastejo nomita "de la francoj", ĉar estis detruita dum la Milito de Hispana Sendependigo.

Notoj[redakti | redakti fonton]