Monasterio de Rodilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monasterio de Rodilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 3° 28′ U (mapo)42.4575-3.4688888888889Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 926 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monasterio de Rodilla (Provinco Burgoso)
Monasterio de Rodilla (Provinco Burgoso)
DEC
Monasterio de Rodilla
Monasterio de Rodilla
Situo de Monasterio de Rodilla
Monasterio de Rodilla (Hispanio)
Monasterio de Rodilla (Hispanio)
DEC
Monasterio de Rodilla
Monasterio de Rodilla
Situo de Monasterio de Rodilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monasterio de Rodilla [+]
vdr

Monasterio de Rodilla [monasTErjo deroDIlja] estas submunicipo kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Monasterio de Rodilla povas esti komprenebla etimologie kiel Monaĥejo de Genuo, sed certe etimologie la nomo de la monaĥejo havas alian devenon. La nomo Monaĥejo devenas el iama monaĥejo kiu ekzistis tie ekde la mezepoko; nun ĝi estas romanika ermitejo de Nuestra Señora del Valle, kiu estas en la kvartalo Santa Marina, laŭflue supre en mirinda areo intermontara.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 37,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 164 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 110 loĝantojn el la 1980-aj jaroj.

Ĝi distas 23 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Valle de las Navas, Rublacedo de Abajo, Galbarros, Santa Olalla de Bureba, Valle de las Navas, Quintanapalla, Fresno de Rodilla kaj Santa María del Invierno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

En la areo estis loĝado de aŭtrigonoj kaj poste de varduloj. Poste romianoj havis tie urbon Tritium, el kio restis nenio, ĉefe pro detruo por instalado de ventogeneratoroj.

La areo apartenis al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la 11-a jarcento jam ekzistis la kastelo, kiu survivas sur impona rokarejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria Magdala, la romanika ermitejo de Nuestra Señora del Valle, la kastelo ktp.

Estas tri parkoj de ventogeneratoroj, nome La Brújula, Monasterio de Rodilla kaj La Veleta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]