Monda Organizaĵo pri Meteologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por mondvasta kunlaborado en instalado de meteologiaj mezur-stacioj kaj interŝanĝo de informoj. Ĝi nomiĝis tiel en 1950, el International Meteorological Organization (IMO) (Internacia Organizaĵo pri Meteologio) antaŭe kreita en 1873.

La oficejaj lingvoj de la MOM estas: Angla, Franca, Hispana, Rusa.

La MOM eldonas diversajn publikaĵojn (vidu sube eksteraj ligoj; vd. ekz-e angle: '... Publications - Catalogue').

La sidejo de MOM estas Ĝenevo, Svislando.

Celoj laŭ statuto

  • Ebligi la tutmondan kooperadon pri establado de retaj stacioj por fari meteologiajn observojn, ankaŭ hidrologiajn kaj aliajn geofizikajn observojn rilatajn al meteologio; promovi la establadon kaj subtenado de centrejoj (nodejoj) funkciĝaj kiel provizejoj pri meteologiaj kaj rilataj servoj;
  • Promovi la establado kaj subtenado de sistemoj por rapida interŝanĝo de meteologiaj kaj rilataj informoj.
  • Promovi normigadon de la meteologiaj kaj rilataj observ-metodoj, kaj certigi la homogenan publikadon de la observaĵojn kaj statistikaĵojn;
  • Evolui la aplikadon de la meteologio rilate al aviado, ŝip-veturo, akvoproblemaferoj, agrokulturo kaj aliaj homaj agadoj;
  • Promovi agadojn pri aplikanta hidrologio kaj evolui proksima kooperado inter meteologiaj kaj hidrologiaj servoj;
  • Ekkuraĝi esplorojn kaj instruadon pri meteologio kaj pri rilataj aferoj - kiam necesa, kaj asisti ĉe koordinigado de la internaciaj aspektoj de tiuj esploroj kaj instruadaĵoj.

Eksteraj ligiloj

Dosiero:OMM logo.gif
Markemblemo de MOM