Mondragón Corporación Cooperativa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mondragón Corporación Cooperativa (MCC) estas la plej granda kooperativo de la mondo, kun sidejo en Mondragón, en la hispania Eŭskio. Ĝi agadas dismonde, al ĝi apartenas entreprenoj de diversaj sektoroj ekz. de maŝinproduktado, aŭtomobila industrio, ĉedomaj aparatoj, konstrua industrio, podetala komercado, bankoj kaj asekuro. Ĝi havis en 2008 la enspezon de 16,8 miliardoj da € kaj 92.773 laboristojn-membrojn.

Fondiĝo

La koooperativo estis fondita en la urbeto Mondragón en la eŭska provinco Gipuzkoa, kie ĝi havas eĉ hodiaŭ la ĉefsidejon. Dum la Hispana enlanda milito, la urbeto suferis pro la amasa senlaboreco. La juna pastro José María Arizmendiarrieta decidis malpliigi la mizeron de la loĝantaro per kooperativa strukturo, memhelpo.

Arizmendiarrieta konstruis en 1943 demokrate organizitan faklernejon, kiu ludis ĉefrolon en la posta kooperativa agado en Eŭskio. Tri jarojn post la fondo de la unua kooperativo, per kvin finstudintoj establis Arizmendiarrieta la sparkason Caja Laboral Popular, kiu financis la kooperativojn kaj ties novestablon. La specifa aspekto estis la malplia rentumo kompare al normalaj komercaj agadoj.

Organizo

La plej supra decida organo estas la kooperativa kongreso kun 650 membroj, kiuj estas delegitoj de kooperativoj. La jara kunveno elektas la "regantan konsilion", kiu respondecas pri la taga agado. Ĉiu kooperativo havas propran uzinan konsilion, kiu elektas prezidanton, kiu konsilas la gvidantojn de la uzino.

Literaturo

  • Flecker, Jörg, Gubitzer, Luise, Tödtling, Franz: Betriebliche Selbstverwaltung und eigenständige Regionalentwicklung am Beispiel der Genossenschaft von Mondragon. Wien 1985.
  • Hacker, Sally: Women workers in the Mondragon system of industrial cooperatives. In: Gender & Society Vol. 1, p. 358-379.
  • Gibson-Graham, J.K.: A Postcapitalist Politics. Minnesota 2006.
  • Kasmir, Sharryn: The myth of Mondragón: cooperatives, politics, and working-class life in a Basque town. Albany, NY: State Univ. of New York Press, 1996