Montamarta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montamarta
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49149
Demografio
Loĝantaro 551  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 5° 48′ U (mapo)41.6470095-5.8049388Koordinatoj: 41° 39′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 689 m [+]
Areo 56,81 km² (5 681 ha) [+]
Montamarta (Provinco Zamoro)
Montamarta (Provinco Zamoro)
DEC
Montamarta
Montamarta
Situo de Montamarta
Montamarta (Hispanio)
Montamarta (Hispanio)
DEC
Montamarta
Montamarta
Situo de Montamarta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montamarta [+]
vdr

Montamarta [montaMARta] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Montamarta estus eble etimologie tradukebla al Monto de Marta.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.
Ermitejo de la Virgen del Castillo.
Zangarrón, 6a de Januaro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 56,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 559 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 19 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1038. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago. En la 15-a jarcento estis monaĥejo de Hieronimanoj. En la unua duono de la 20-a jarcento, Montamarta suferis pro la konstruado de la Akvobaraĵo de de Ricobayo (1929-1935), kio rezultis en la inundo de parto de la municipa teritorio, de tre fruktodonaj terenoj kaj de parto de la propra urba kerno (ĉe Fuente del Arco).

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, diglago, historia heredo, piedirado, Ermitejo de la Virgen del Castillo, cikonioj, festo de «Zangarrón», kio aperas en la blazono eksterordinare kaj malkutime en heraldiko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]