Monts Dore

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La monta masivo Monts-Dore situas en la regiono Centra Masivo en la departemento Puy-de-Dôme centre de Francio.

roka formacio en la monta masivo Monts Dore

Geologio[redakti | redakti fonton]

La monta masivo havas vulkanan originon. La plej altaj punktoj estas la montoj Puy de Sancy (alteco 1885 metroj), Puy de la Perdrix (1824 metroj) kaj Puy Fernand. Tiuj tri montoj kiel duonluno ĉirkaŭas la valon Vallée de Chaudefour, kiu nur norde ne limiĝas per monto kaj estas nacia parko. Krom la valo kun la tri ĉirkaŭaj montoj, tre vidindas la roka formacio Roches Tuilière et Sanadoire. Rande de la masivo situas vulkanaj lagoj, kiel la banlago Lac Chambon en la nordoriento, kaj la Lac Pavin en la sudoriento.

rigardo sur Le Mont Dore

vintra sporto kaj kuracurboj[redakti | redakti fonton]

Piede de la monto Puy de la Perdrix en alteco de 1350 metroj situas la vintrosporta urbeto Super-Besse, kies arkitekturo estas tre betone moderna. De ĉi tie telfero transportas feriantojn al la pinto de la monto Puy de la Perdrix.

Monts Dore

Piede de la monto Puy de Sancy situas la tradicia kuracurbo Le Mont-Dore, borde de la rivero Dordogne, kiu ĉi tie ekestas per kunfluo de du riveretoj. La banejoj kaj kuracdomoj disradias la ĉarmon de la epoko fine de la 19-a jarcento. Rande de la urbeto troviĝas akvofaloj, kiuj altas pli ol 30 metrojn, kaj sude telfero transportas feriantojn al la Puy de Sancy. Ĝis alteco de 1250 metroj ankaŭ veturas funikularo el la jaro 1897, la Funiculaire du Capucin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la suda flanko de la Monts Dore kun la monto Puy de Sancy kaj la vintrosporta urbo Super-Besse