Moratalla estas hispana municipo lokanta en la nordokcidento de Murcia Regiono kaj en komarko Comarca del Noroeste. Ĝi estas ĉea de Calasparra, Caravaca de la Cruz, Cehegín kaj provinco Albaceto. La municipo havas etendon de 954,8 km2. Ĝia loĝantaro konsistis je 7954 personoj en la jaro 2018.[3] Famas la prahistoriaj rokpentraĵoj kaj Festo de Tamburoj.
La municipo de Moratalla estas tre ampleksa (kun 955 km² estas la dekdua plej granda en Hispanio), kaj enhavas diversajn submunicipojn, kelkaj el ili tre for de la urba kerno, kaj multaj el ili enhavantaj siavice diversajn domarojn. Inter ili estas Arenal, Benizar (kun La Tercia, Mazuza, Otos kaj aliaj), Béjar, Campo de San Juan (kun Casicas de San Juan, Zaén de Arriba, Zaén de Abajo, Casas de Aledo, La Ribera kaj aliaj), Cañada de la Cruz (je 57 km, kun Cañada de la Cruz kaj Los Odres (je 59 km)), Cobatillas, Inazares (je 55 km), La Rogativa, Roble, Salmerón kaj San Bartolomé (kun El Sabinar, Calar de la Santa kaj aliaj).[4]
En la teritorio de Moratalla estas la duono de la rokpentraĵoj de la regiono, do grava havaĵo ene de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko;[5] estas ankaŭ dolmeno.[6] En la Mezepoko oni konstruis kastelon.[7] En la 16a jarcento okazis granda prospero kaj oni konstruis preĝejon.[8] En 1994 okazis enorma arbarincendio.[9] La urbestro plej ofte estas socialisto.