Morro Bay (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Morro Bay estas marborda urbo en la kantono San Luis Obispo, Kalifornio, Usono. Laŭ la censo de 2000, la urba populacio estis de 10,350. La hispana nomo de la urbo aludas al Roko Morro (muzelo), kvankam aliaj teorioj aludas al portugala pranavigisto kiu metaforis per la vorto "moro" (maŭro kun turbano).

La ŝipaj dokoj de Morro Bay, kun la Roko Morro maldekstre

La urbo de Morro Bay estis fondita de Franklin Riley en 1870 kiel havenurbo por la produktoj de la ranĉoj ĉirkaŭaj. Nun estas turisma centro danke ĉefa al apudaj plaĝoj. Krome estas areo de protekto por birdoj.

Morro Rock, Roko Morro

Geografio

Morro Bay situas je 35° 22′ 45″ N 120° 51′ 12″ U / 35.37917 °N, 120.85333 °U / 35.37917; -120.85333 (mapo) (35.379043, -120.853354). Morro Bay 35° 20′ 16″ N 120° 51′ 05″ U / 35.33778 °N, 120.85139 °U / 35.33778; -120.85139 (mapo) estas ankaŭ la nomo de la granda estuaro kiu situas laŭlonge de la nordaj plaĝoj de la propra golfo. La granda golfo kie ĝi situas estas Estero Bay, kiu enhavas ankaŭ la komunumojn de Cayucos kaj Los Osos. La urbo de Morro Bay estas 20 km nordokcidente de San Luis Obispo kaj situas ĉe la Aŭtoŝoseo numero 1.

Laŭ la usona censo la urbo havas totalan areon de 26.3 km², el kiuj, 13.4 km² estas tero kaj 12.9 km² (49.2%) estas akvo.

Aro de Okcidenta mevo en Morro Bay, Kalifornio

En la Roko Morro estas rezervejo de Migra falko.

La ŝipoj de Morro Bay, kun la Roko Morro fone