Movado de senteraj kamparaj laboristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Movado de senteraj laboristoj (portugale Movimento dos Trabalhadores Rurais Sem Terra), ofte mallonge kiel Movado de senteruloj (Movimento dos Sem Terra), mallongigita MST, estas socia movado en Brazilo, kiu agadas por radikala agra reformo kaj krom tio formas ankaŭ socialajn kaj politikajn postulojn. La movadi ricevis en 1991 la premion Right Livelihood Award.

La movado estiĝsi pro la ekstreme neegala divido de agroposedaĵoj en Brazilo, kie ĉ 10 procento de la loĝantaro posedas ĉ. 80 procentoj de la tero. Kvankam la agra problemo questão agrária ne estas nova poblemo en Brazilo, ekzistas jam multaj similcelaj movadoj. Tiuj estis pli frue subpremitaj fare de la bazila militistaro aŭ ĉesis pro migrado de senagruloj al Amazonio.

Kiel senteruloj, ekzitas la sekvaj sociaj grupoj en Brazilo:

  • posseiros (prilaboras teron senposedatan; post 30 jaroj, ĝi iĝas lia/ŝia posedaĵo, sed tio estas praktike nerealigebla, ĉar la terkultiivstoj estas daŭre minacataj.)
  • assalariados, boia-frias kaj diaristas (taglaboristo)
  • parceiros (luanto, kiu pagas procenton de la rikolto kiel lumono)
  • meeiros (luanto, kiu donas 50 % al la posedanto)
  • arrendatarios (luanto, kies lumono estas antaŭe interkonsentita)
  • pequenos agricultores (kamparanoj kun makusimuma agro de 5 ha)

La antaŭuloj de la MST estiĝis en la 1970-aj jaroj, kiam la modernigo kaj la agroindustriaj metodoj superfluigis laboron de multoj.

MST estis fondita en 1984 en urbo Cascavel (Paraná). Tion ebligis la demokratigo de la lando, finiĝo de la militista diktaturo. Dum la regada tempo de prezidento José Sarney, la posedantoj de bienegoj sabotis ĉiutipan agraran reformon per helpo de armilakj milicioj. Tiutempe la senteruloj organiziĝis per helpo de la eklezio (CPT).

la populareco de MST estas dankebla al ties aktiva agado. Tiel ĝi okupis agrojn, organizis grandajn protestojn, malsat-protestojn ktp. Ĝian renomon plibonigis la perforta agado de la polico, militistoj kontraŭ ili. Tiel okazis la 17-an de aprilo 1996 en Eldorado dos Carajás masakro, en kiu mortis 19 MST-aktivistoj.

La movado iĝis pli kaj pli agresema, pro tio en la lastaj jaroj, la kritiko rilate ties agadon fortiĝis pro malestimo de juro, leĝo, arbitra agado, stalinisma agitado en la agrolernejoj de la movado ks.