Muharrako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muharrako

Muharrako (المحرق al-Muharraq) estas la dua plej granda urbo en Barejno kun ĉirkaŭ 75.000 loĝantoj. "Muharrako" estas araba vorto, kiu signifas "lokon de cindro".

Muharrako estis la ĉefurbo de Barejno antaŭ Manamo, ĝis 1923. Ĝi situas nororiente de la nuna ĉefurbo Manamo sur la samnomita insulo. Diga aŭtovojo ligas Muharrakon al la ĉefa insulo. La urbo estas grava religia centro de la lando. Ĝi havas la nuran flughavenon en Barejno, Bahrain International Airport.


Eksteraj ligiloj