Mumintroloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tove Jansson en 1956 kun iuj mumintrolaj figuroj

La Mumintroloj estas hipopotamosimilaj fikciaj estaĵoj el la grupo de troloj de la skandinavia mitologio, inventitaj fare de la svedlingva finnlanda verkistino Tove Jansson. Esperantlingvaj legantoj konas ilin de la novelaro Muminvalo, kiu tamen estas nur unu el sume 13 libroj pri la fikciaj estaĵoj.

La mumintroloj vivas en la idilia Muminvalo ie en Finnlando. Ili grandas proksimume 50 centimetrojn, havas mallongharan pelton, penikopintan voston kaj bone moviĝas en kaj sur la akvo: ili kaj sperte naĝas kaj plonĝas, kaj lerte navigas boatojn.

La originaj historioj de la mumintroloj - libroj, bildlibroj kaj bildstrioj - estis multfoje adaptitaj, en animaciaj filmoj, en pupteatraj prezentaĵoj kaj en sondramoj. Pro la amindaj kaj humuraj karakteroj la mumintrolaj libroj tutmonde apartenas al la populara porinfana literaturo, estis tradukitaj en pli ol 30 lingvojn kaj kaŭzis ke Tove Jansson nun konsideratas inter la plej konataj skandinaviaj verkistoj.

La origina ibroserio

Tove Jansson inter la jaroj 1945 kaj 1970 verkis kaj ilustrigis naŭ librojn primumintrolajn:

  1. Småtrollen och den stora översvämningen ("La malgrandaj troloj [mumintroloj] kaj la granda inundo"), 1945
  2. Kometen kommer ("kometo alvenas"), 1946
  3. Trollkarlens hatt ("La ĉapo de Trollkarlen"), 1948)
  4. Muminpappans memoarer ("La memoroj de mumintrola patro"), 1950
  5. Farlig midsommar ("danĝera somermezo"), 1954
  6. Trollvinter ("trola vintro"), 1957
  7. Det osynliga barnet (esperantlingve publikigita je nomo Muminvalo), 1963
  8. Pappan och havet ("Mumintrola patro kaj la maro"), 1965
  9. Sent i november ("malfrue en novembro"), 1970
Mumintrola domo en la finna amuzparko "mumintrola mondo"

La unuaj kvin libroj povas esti karakterizitaj kiel simpla porinfana literaturo: gajaj aventuraj motivoj difinas la rakontojn. Ofta motivo estas la pretervivo de eksteraj minacoj. La tolerema interago de la tre diversspecaj troloj en la rakontoj ankaŭ povas esti modelo por plenkreskuloj. Ekde la sesa libro la serio iom post iom transformiĝas al la ĝenro de psikologie observa dramo, kaj la rakonto pli kaj pli disvolviĝas ene de la rolulaj personecoj. Temoj nun estas internaj sentoj de devigo kaj obsedo, soleco kaj pliaĝiĝo. La sepa libro, tiu tradukita al Esperanto, formale malsamas al la aliaj: ĝi ne havas kontinuan rakonton, sed konsistas el mallongaj noveloj sen tema interligo - formo kiu poste iĝis tipa por la sekvaj porplenkreskulaj libroj de Tove Jansson.

Paralele la tiu literata estis la ilustriga evoluo: la desegnaĝoj de la unuaj volumoj estis gajaj kaj abunde akvarele kolorigitaj, en la mezaj volumoj regas nigra-blanka desegna stilo de fortaj linioj, kaj en la lastaj tri volumoj la desegnaĵoj iĝas pli kaj pli skizaj kaj malklarecaj.

Bildlibroj

  1. Hur gick det sen? ("Kio okazis?"), 1952
  2. Vem ska trösta Knyttet? ("Kiu konsolos Knyttet?"), 1960
  3. Den farliga Resan ("La danĝera vojaĝo), 1977
  4. Skurken i Muminhuset ("Malbonulo en la mumintrola domo"), 1980

La unuaj tri el tiuj libroj fokusiĝas pri la detala grafikado, dum la kvara estas fota libro, kies rakonto disvolviĝas en granda modelo de mumintrola domo.

Bildstrioj

Inter la jaroj 1954 kaj 1957 Tove Jansson desegnis ĉiutage en tri bildoj aperantan bildstrion por la anglia gazeto Evening News. La motivojn ŝi parte prenis en ŝanĝita formo el siaj mumintrolaj libroj, parte tamen ankaŭ el la aktuala reala mondo. Krome la bildstrioj klare havis amuzan karakteron, ne psikologie profunde observan. Sekve la bildstrioj ne plene akordiĝas kun la fikcia kosmo de la mumintrolaj libroj.

Pro kreskanta tempopremo Tove Jansson post 21 epizodoj transdonis la bildstrian serion al sia frato Lars Jansson, kiu daŭrigis ĝin ĝis la 73-a epizodo en 1975.

Eksteraj ligiloj