Muskolĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de neŭro-muskola junto:
1. Aksono
2. Neuromuskola plato
3. Muskola fibro
4. Muskola fibreto

La muskolĉeloj, aŭ muskolaj fibrojmiocitoj, estas muskolaj ĉeloj, kapablaj kontrahiĝi dank'al elementoj de sia ĉelskeleto.

Oni distingas la striajn muskolĉelojn, la glatajn muskolĉelojn kaj la korajn muskolĉelojn. La striajn muskolĉeloj havas grandan nombron da ĉelkernoj.

La kuntiremaj elementoj de la ĉelskeleto estas fadenetoj da aktino kaj aliaj da miozino. Kiam la koncentro da kalcio kreskas en la interĉela likvaĵo, la miozinaj fadenetoj disgluiĝas kaj regluiĝas al la aktinaj fadenetoj, tielmaniere ke tio kuntrenas mallongiĝon de la fasko da fadenetoj. Tiu aktiveco akompanas hidrolizon de adenozina trifosfato, kiu provizas energion.

Eksteraj ligiloj

grekefrance Muskolĉelo, el "Musclomedia" grekefrance El la kurso de Sro Gérard Chevrier