Muta naturo kun malnova ŝuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muta naturo kun malnova ŝuo (katalune: Natura morta del sabatot) estas olepentraĵo el 1937 de Joan Miró, nun parto de la daŭra kolekto de MoMA en Novjorko[1]. La verko estis donacita al la muzeo fare de James Thrall Soby en 1970.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la komenco de la Hispana Enlanda Milito Miró trapasis iom da tempo en sia domo en Montroig del Camp sed poste foriris al Francio. La 16-an de decembro 1936 li alvenis en Parizo kun siaj edzino Pilar kaj filino Maria Dolores. Ili vivis en tre limigita spaco kun neniu laborloko por Miró, tial li simple skribe notis ideojn sur malgrandajn kartojn. Kiel li faris kiam li unue iris al Parizo en 1920, Miró vizitis la desegno-klason de "Académie de la Grande Chaumière".

Tial ke li ankoraŭ ne havis propran spacon, Miró komencis labori en angulo de "Galerio Pierre" kie, dum la periodo januaro–majo 1937, li produktis unu el siaj plej strangaj kaj plej gravaj pentraĵoj, Muta naturo kun malnova ŝuo, en kiu li esprimas sian angoron pri la situacio en Hispanio, per detala bildigo de la supreniro de malbono, invado fare de monstroj kaj la dekadenco de la homa figuro[2].

Citaĵo
 Eble la eventoj de la momento, specife la dramo de la milito en Hispanio, sentigis al mi bezonon penetri realecon. Mi verkis el muta naturo ĉiutage en "la Grande Chaumière". Samtempe mi sentis neceson kontroli aĵojn per realismo 
— Joan Miró[3]

Miró simpatiis kun la Respublikanoj. Li elmontris sian murpentraĵon La Rikoltisto en la hispana pavilono de la "Exposition Internationale des Arts et Techniques dans la Vie Moderne" de Parizo en 1937, kie la fama Gerniko de Picasso estis ankaŭ ekspoziciita. La Rikoltisto, granda 5,5 m alta pentraĵo, estis perdita post kiam la pavilono estis malkonstruita[4]. La saman jaron Miró produktis afiŝon kun potenca mesaĝo en la franca lingvo: Aidez l'Espagne (Helpu Hispanion)[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joan Miró. Still Life with Old Shoe. Paris, January 24-May 29, 1937. MoMA. Alirita 2011-10-27. - Photo of the work and gallery texts
  2. Dupin, Jacques. (1993) Miró. Polígrafa.
  3. Rosa Maria Malet Malet, Rosa Maria. Edicions 62 pàg.69
  4. The antipintures of Miró at MoMA (katalune). Tv3. TV3. Arkivita el la originalo je 2012-08-03. Alirita 2011-09-24.
  5. Parcerissas, Pilar; et al.. (2009) Illuminations: Visionary Catalonia. Centre de Cultura Contemporània de Barcelona (CCCB), p. 173. ISBN 978-84-9803-327-4.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cirlot, Juan-Eduardo. (1949) Joan Miró. Barcelono: Cobalto.
  • Clavero, Jordi.J. (2010) Fundació Joan Miró. Foundation's Guide. Barcelono: Polígrafa. ISBN 978-84-343-1242-5.
  • Dupin, Jacques. (2004) Miró (hispane). Polígrafa.
  • Lubar, Robert. (1993) The Mediterranean Miró: conceptions of cultural identity. Foundation Miró Leonardo Art.
  • Malet, Rosa Maria. (1992) Joan Miró. Barcelono, Edicions 62. ISBN 84-297-3568-2.
  • Martinez Muñoz, Amalia. (2000) pincelada From Monet to Pollock's gesture (hispane). Ed. Politec University. Valencio. ISBN 978-84-7721-883-8.
  • Penrose, Roland. (1965) Art Gallery of the Genius: Miró (hispane). property registry Intellectual 893,686.
  • Pesquero, Saturnino. (2009) Joan Miró: la intencionalidad oculta de su vida y obra, cómo deletrear su aventura pictória (hispane). Barcelono: Erasmus Ediciones. ISBN 978-84-936972-1-1.
  • Rebull Trudell, Melania. (1994) Joan Miró. New York, Globe and Polígrafa Editions. ISBN 84-88424-96-5.
  • Raillard, George. (1992) Miró (hispane). Madrido: Debate. ISBN 84-7444-605-8.
  • Suarez, Alicia. (1989) “Chapter V of the interwar period”, Universal Art History: Volume IX. Novjorko: Planet.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Still Life with Old Shoe en la angla Vikipedio.