Muzeo Horniman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Horniman
muzeo
muzeo • independent museum • muzea konstruaĵo [+]

LandoBritio

SituoLondono
- koordinatoj51° 26′ 26″ N, 0° 3′ 39″ U (mapo)51.440555555556-0.060833333333335Koordinatoj: 51° 26′ 26″ N, 0° 3′ 39″ U (mapo)

ArkitektoCharles Harrison Townsend

Estiĝo1901
Konsekro1901
PoŝtkodoSE23 3PQ [+]

Muzeo Horniman (Granda Londono)
Muzeo Horniman (Granda Londono)
DEC
Muzeo Horniman
Muzeo Horniman

Map
Muzeo Horniman

Vikimedia Komunejo:  Horniman Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La CUE-konstruaĵo

La Muzeo Horniman estas muzeo en Forest Hill, London Borough of Lewisham, Anglio. Fondita de viktoria teo-komercisto Frederick John Horniman, Ĝi enhavas kolektojn de naturhistorio, kulturaj artefaktoj kaj muzikaj instrumentoj[1] de Frederik John Horniman, kiu antaŭ 1891 fariĝis la plej granda komerca entrepreno pri teo en la mondo[2].

CUE-konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La Muzeo Horniman enhavas la konstruaĵon de la CUE (Centro por Kompreni la Vivmedion) kiu malfermiĝis en 1996 kaj estis projektita de la loka arkitektura firmao Architype. La konstruaĵo havas herban tegmenton kaj estis konstruita el daŭripovaj materialoj. Ĝi ankaŭ inkluzivas pasivan aerumado.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo Horniman specialiĝas pri kolektoj en antropologio, natura historio kaj muzikaj instrumentoj. en formo de kolekto de 350.000 objektoj. La etnografiaj kaj muzikaj fakoj ricevis premion por muzeoj, arkivoj kaj bibliotekoj kun nacia kaj internacia graveco (angle: "Designated status"). Unu el la plej famaj ekspozicioj estas la granda kolekto de remburitaj bestoj. La akvario ankaŭ estas konata pro sia unika dezajno.

La nova galerio "World Gallery" kies celo estas kundividi rakontojn pri kulturoj tra la mondo - el ĉiuj landoj en ĉiuj epokoj[3].

La homaro en la House of Circumstances.

Ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo havas 6,5 hektarojn de ĝardenoj, inkluzive de:

  • vintroĝardeno protektita kiel nacia monumento
  • muzikkiosko de 1912
  • bestejeto
  • natureduka pado
  • ornama ĝardeno
  • Sona ĝardeno kun grandegaj muzikinstrumentoj

Transporto[redakti | redakti fonton]

La muzeo estas atingebla el Londono pere de la metroa linio "East London Line" ĝis haltejo Forest Hill aŭ kun la londona buso n-ro 363 ĝis haltejo "Horniman Park".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la muzeo: http://www.horniman.ac.uk/

Bildoj de la muzeo