Muzeo Plantin-Moretus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo en la 19-a jarcento
Monda heredaĵo de UNESKO

La muzeo Plantin-Moretus estas la sola presejo-eldonejo en la mondo, kiu konserviĝis el la renesanca kaj baroka periodoj. Ĝi estas la daŭrigo de la Officina Plantiniana, fondita en 1555 de Christoffel Plantijn, la unua industria presisto en la historio. Post lia morto la presejo estis transprenita de lia bofilo Jan I Moretus.

En 1876 Edward Moretus vendis la presejon kun la tuta meblaro al la urbo Antverpeno. Unu jaron poste, en 1877, la loĝejo kaj presejo estis publike viziteblaj.

Ekde la jaro 1997 la muzeo estas protektita monumento kaj ekde 1999 ĝi apartenas al la muzeoj de 'tutlanda graveco'. En 2002 la muzeo estis kandidatlistigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En 2005 ĝi efektive akceptiĝis je tiu listo (kiel unua muzeo en ĝi).

En la presejo troviĝas la du plej malnovaj presiloj por gazetoj de la tuta mondo.

La muzeo situas ĉe Vrijdagmarkt (vendreda bazaro) en Antverpeno (koordinatoj: 51° 13′ 06″ Nordo 4° 23′ 54″ Oriento / 51.21837611035228 °N, 4.398307800292969 °O / 51.21837611035228; 4.398307800292969 (mapo)Koordinatoj: 51° 13′ 06″ Nordo 4° 23′ 54″ Oriento / 51.21837611035228 °N, 4.398307800292969 °O / 51.21837611035228; 4.398307800292969 (mapo)).

Eksteraj ligiloj

greke Muzeo Plantin-Moretus greke Fotoj de la muzeo