Muzeo de Naturaj Sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Naturaj Sciencoj
muzeo de natura historio
Lando Belgio vd
Situo Bruselo
Poŝtkodo 1000
Estiĝo 31-a de marto 1846
Koordinatoj 50° 50′ 12″ N, 4° 22′ 36″ O (mapo)50.83654654.3765602Koordinatoj: 50° 50′ 12″ N, 4° 22′ 36″ O (mapo)
Muzeo de Naturaj Sciencoj (Bruselo)
Muzeo de Naturaj Sciencoj (Bruselo)
DEC
Muzeo de Naturaj Sciencoj
Muzeo de Naturaj Sciencoj
Situo de Muzeo de Naturaj Sciencoj
Map
Muzeo de Naturaj Sciencoj
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://www.naturalsciences.be
vdr
Unu el la Igvanodonaj skeletonoj en la muzeo

La Muzeo de Naturaj Sciencoj de Belgio (france Muséum des sciences naturelles de Belgique; nederlande Museum voor Natuurwetenschappen van België) estas muzeo de natura historio en la belga ĉefurbo Bruselo. Ĝi estis fondita en la jaro 1846, kaj apartenas al la Reĝa Belgia Instituto de Naturaj Sciencoj. La plej gravaj vidindaĵoj en la muzeo estas la fosiliaj skeletoj de Igvanodonoj, trovitaj en karbominejo en Bernissart. Tiuj skeletoj apartenas al la halo de dinosaŭroj, kiu estas la plej granda tia halo ekde 2007. Ankaŭ oni povas trovi la prahistorian kalkulilon de la Osto de Iŝango en la muzeo.

Konstantaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • La Halo de Dinosaŭroj: Enhavas la famajn Igvanadon-skeletojn.
  • De Homoj kaj Mamutoj: Pri la evoluo de homoj kaj la plej aktuala Glaciepoko en okcidenta Eŭropo.
  • La Galerio de Mamuloj: Nuntempaj kaj formortintaj mamuloj, inkluzive tilacino.
Skeleto de mamuto
  • La Norda kaj Suda Poloj: Vido de du aliaj mondoj en tunelo.
  • La Halo de Balenoj: Enhavas skeletojn de balenoj, delfenoj, sirenoj, rosmaroj, kaj fokoj. Areo de la ekspozicio havas fokuson sur la rolo de balenoj en la ekonomio kaj iliaj oferoj al ĝi.
  • La Galerio de Konkoj: Estas unu el la tri plej grandaj ekspozicioj de konkoj, kun pli ol 9 000 000 specimenoj. Unu areo de ĝi montras vivon en la plaĝoj kaj maroj de Belgio.
  • La Galerio de Insektoj: Enhavas eĉ vivejon kun multaj vivantaj specimenoj. Dek miloj de la elmontrataj insektoj, artropodoj, kaj krustacoj estas gravaj holotipoj.
  • La Galerio de Mineraloj: Kristaloj, tranĉitaj gemoj, meteoritoj, kaj eĉ etaj lun-rokoj troviĝas en tiu ekspozicio.
  • La Osto de Iŝango: Prahistoria ilo por kalkuli.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]