Nacia Naturrezervejo Kenai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Naturrezervejo KenaiKenaia Nacia Naturrezervejo, en angla origine Kenai National Wildlife Refuge, estas naturrezervejo de 7,770 km² situanta en la Kenaia Duoninsulo de Alasko. Tiu Naturrezervejo estis kreata en 1941 kiel la Kenaia Alka Teritorio, sed en 1980 ĝi estis ŝanĝata el sia nuna statuso fare de la Alaska National Interest Lands Conservation Act. Estas ampleksa vario de terenoj en la Naturrezervejo, inklude muskejojn kaj aliajn humidejojn, alpajn areojn, kaj tajgajn arbarojn. La Naturrezervejo protektas kelkajn grandajn mamulojn, inklude brunajn ursojn, nigrajn ursojn, dalajn ŝafojn, alkojn, kaj boacojn, same kiel ĉe miloj de migrantaj kaj indiĝenaj birdoj. Estas multnombraj lagoj, same kiel la Rivero Kenai, kaj tiele la Naturrezervejo estas populara allogaĵo por fiŝkaptado de salmo kaj truto. La Naturrezervejo havas kelkajn kampadejojn kaj boathavenetojn, inklude du disvolvigitajn kampadejojn, unu ĉe la Lago Hidden kaj alia ĉe la Lago Skilak, ambaŭ atingeblaj el la Ŝoseo Skilak Lake Loop, kiu interŝanĝas ĉe la Sterling Highway ambaŭpinte.[1] La Naturrezervejo estas administrata el oficejoj de Soldotna.

Bildaro

Referencoj

  1. The Milepost, 59a eldono, pĝ 588. ISBN 978189215421