Nacia Naturrifuĝejo Niskvali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia Naturrifuĝejo Niskvali.
Kolumanaso ĉe la centro por vizitantoj.
Nordamerika botaŭro, Nacia Naturrifuĝejo Niskvali.

La Nacia Naturrifuĝejo Niskvali, en angla Nisqually National Wildlife Refuge estas Naturrifuĝejo administrata de la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono ĉe la delto de la rivero Nisqually ĉe Puget Sound en nordoriento de la kantono Thurston (Vaŝingtonio) kaj nordokcidento de la kantono Pierce (Vaŝingtonio). La Naturrifuĝejo situantas ĉe la aŭtoŝoseo Interstate 5, inter la urboj Tacoma kaj Olympia.

La Naturrifuĝejo de 12.6 km2 estis kreata en 1974 por havigi habitaton kaj nestareon por akvobirdoj kaj aliaj migrantaj birdoj. Ĝi inkludas protektatan estuaron, salmarĉojn kaj malfermajn kotejojn, nesalakvajn marĉojn, malfermajn herbejojn, kaj ĉeriverajn arbarojn kaj arbustarojn. Aldonaj 3.2 km² estas planitaj ĉe la disflua rivero Nigra, nome alfluanto de la rivero Ĉehalis.