Nacia Rezervejo Paracas
La Nacia Rezervejo Paracas aŭ en hispana Reserva Nacional de Paracas estas protektita zono de Peruo situanta en la Provinco Pisko, ene de la Departamento Ika. La Nacia Rezervejo Paracas etis tiel deklarita la 25-a de septembro de 1975. Ĝi estis kreita cele al konservado de almenaŭ parto de kaj maro kaj dezerto de Peruo, protektante la diversajn speciojn de naturaj flaŭro kaj faŭno.
Preciza celo estas konservado de reprezenta montro de la maraj ekosistemoj de la malvarma maro de la Perua Marfluo aŭ Humboldta Marfluo, konsiderata de la fakuloj kiel la plej produktiva el Tero, krom pluhavi la uzitajn mediojn de ampleksa vario de specioj migrantaj por sia manĝo kaj rifuĝo dum sia longa veturado ĉiujaraj.
Bildaro
-
Marlupoj en la Insuloj Ballestas
-
Humboldta pingveno en la Insuloj Ballestas
-
Pelikanoj en la Insuloj Ballestas
-
Marlupoj en la Insuloj Ballestas
-
Marlupoj en la Insulo San Gallán.