Nacia himno de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Гимн Советского Союза
Gimn Sovetskogo Sojuza
Nacia Himno de Sovetunio
“Гимн Советского Союза”
nacia himno
lando  Sovetunio
kantoteksto Sergej Miĥalkov
muziko Aleksandr Vasiljeviĉ Aleksandrov
ekde 1944
ĝis 1991
muzika ekzemplo
"Nacia Himno de Sovetunio"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

La nacia himno de Sovetunio (en la rusa: Гимн Советского Союза, Gimn Sovetskogo Sojuza) anstataŭigis la kanton La Internacio kiel nacian himnon la 15-an de marto 1944. La tekston de la kanto skribis Sergej Miĥalkov kaj G. El-Registan. Aleksandr Aleksandrov verkis la muzikon.

Teksto en Esperanto

Tradukis D. Ĝamadio el la rusa/angla

Fortega Unio el la respublikoj,
por ĉiam unia nun estas la Rus’,
Por ĉiam pluvivu la vol’ de l’ publikoj
kaj regu l’ Unio sur tuta globus’!

Multe kreskis jam Sovetuni’; ĝian egan grandon festas ni!
Certa donanto de l’ am’ al popol’.
Flag’ de l’ popolo, de l’ Uni’; Egan venton eĉ obstinas ĝi;
Ĉio okazu nur laŭ ĝia vol’!

Tra akra fulmtondro eĉ brilas la suno,
kaj granda Lenino nin gvidis tra l’ kriz’.
Kaj Stalin instruis pri l’ fid’ al komuno,
kaj fine kondukis al la civiliz’.

Multe kreskis jam Sovetuni’; ĝian egan grandon festas ni!
Certa donanto de l’ am’ al popol’.
Flag’ de l’ popolo, de l’ Uni’; Egan venton eĉ obstinas ĝi;
Ĉio okazu nur laŭ ĝia vol’!

Batale detruis ni la malamikojn,
kaj homojn ni savis de generaci’,
eltiris sukcese malicajn radikojn.
Finfine plu-gloros la fam’ de l’ Uni’!

Multe kreskis jam Sovetuni’; ĝian egan grandon festas ni!
Certa donanto de l’ am’ al popol’.
Flag’ de l’ popolo, de l’ Uni’; Egan venton eĉ obstinas ĝi;
Ĉio okazu nur laŭ ĝia vol’!

Referencoj


Eksteraj ligiloj

greke filma prezento de la himno de Sovetunio, kun korespondaj fotoj kaj subtekstoj en Esperanto