Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio (Kiŝinevo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio
muzeo
muzeokonstruaĵo [+]

LandoMoldavio
SituoKiŝinevo
- koordinatoj47° 1′ 24″ N, 28° 49′ 12″ O (mapo)47.023428.8201Koordinatoj: 47° 1′ 24″ N, 28° 49′ 12″ O (mapo)

ArkitektoVladimir Țîganco

Findato1905

Tuta stoko135000

Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio (Moldavio)
Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio (Moldavio)
DEC
Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio
Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio
Map
Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio

Vikimedia Komunejo:  National Museum of Ethnography and Natural History in Chișinău [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio, Kiŝinevo

La Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio (rumane Muzeul Național de etnografie și istorie naturală, mallongigo: MNEIN) troviĝas en Kiŝinevo, Moldavio (strato Mihail Kogălniceanu, 82 A).

Historio[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1889, la unua agrikultura ekspozicio en Besarabio okazis laŭ iniciato de barono Alexander Stewart. Tio komence rezultigis muzeon por agrikulturo, poste muzeon pri zoologio, agrikulturo kaj manfaritaĵoj.

Nomoj diversaj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1926 la institucio nomiĝis Nacia muzeo de natura historio (Muzeul național al istoriei naturale din Chișinău), ekde 1927 Regiona muzeo por Besarabio (Muzeul regional din Basarabia), ekde 1940 Respublikana MSSR-muzeo (Muzeul republican din RSSM), ekde 1957 Ŝtata muzeo pri historio kaj regiona historio (Muzeul de stat a istoriei și studierii plaiului natal) kaj ekde 1983 Ŝtata muzeo pri regiona historio (Muzeul de stat a studierii plaiului natal). La muzeo havas sian nunan nomon ekde 1991.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ multaj restrukturadoj en sia historio la muzeo konservis du specifajn temojn: studadon kaj de la naturo kaj de la kulturo de Besarabio.

La muzeokonstruaĵo, kiu estas ankoraŭ uzata hodiaŭ, estis konstruita inter 1903 kaj 1905 laŭ la planoj de la arkitekto V. Cigankov. Ekde sia komenco, la muzeo kreskis al grava scienca kaj kultura centro, akirante iom da fameco ne nur en la Rusa Imperio sed en tuta Eŭropo. En 1906 la unua botanika ĝardeno en la regiono estis kreita proksime de la muzeokonstruaĵo - kaj ĝi daŭre funkcias hodiaŭ.

Ĉar tiu ĉi elmontradejo estas la plej maljuna institucio en sia kampo, ĝi helpis establi aliajn muzeojn en la lando. Tiel sub ties aŭspicioj en la vilaĝo de Ivancea (rajono de Orhei) estis kreita muzeokomplekso kun kolekto de moldavaj artmetioj. Tamen, tio estis denove fermita pro monmalfacilaĵoj, kaj nur la duonrenoviĝinta muzeokonstruaĵo restas.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo enhavas geologiajn, paleontologiajn, zoologiajn, entomologiajn, arkeologiajn, etnografiajn kaj numismatajn kolektojn. Ĝi enhavas multajn valorajn kaj parte unikajn ekspoziciaĵojn (ekz. skeleton de Deinotherium gigantissimum), arkeologiajn trovaĵojn de moldavaj vilaĝoj aŭ kolekton de tapiŝoj el la 18-a, 19-a kaj 20-a jarcentoj. La muzeo disponas pri grava scienca biblioteko farante proprajn esploradprogramojn.

En 1994 la konstanta ekspozicio Naturo - persono - kulturo malfermiĝas dediĉata al la rilato inter homo kaj naturo en malsamaj fazoj de historio, la disvolviĝo de naturaj rimedoj kaj ekologiaj aferoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]