Nacia parko Mesa Verde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mesa Verde, klifa palaco

Nacia parko Mesa Verde situas en ŝtato Kolorado de Usono. Mesa Verde fariĝis nacia parko en la jaro 1906 kaj ĉi tie troviĝas 600 tiel nomataj klifaj loĝejoj. En la jaro 1978 ĝi estis enskribita en liston de Unesko kiel tre signifa sidloko de sanjuanaj anasazioj el la 6-a ĝis la 13-a jarcento. La nomo "mesa verde" el la hispana lingvo cetere signifas "tablo verda" kaj aludas al la multaj tablomontoj de la regiono, kiuj laŭ la hispana en Nordameriko nomiĝas "Mesa".