Nacia tago de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festa flugado en formacio kun fumo en la naciaj koloroj dum la nacia tago en 2017
La Eiffel-Turo lumiĝas per artfajraĵo omaĝe al la nacia tago, 2018
La avenuo de la Elizeaj Kampoj, dekoraciita de francaj flagoj dum la nacia tago.

La nacia tago de Francio estas celebrita ĉiujare la 14-an de julio. Ĝi estas oficiale konita en la franca lingvo kiel "Fête Nationale" (t.e. "nacia festo"), aŭ pli kutime kiel la "14 juillet" (t.e. "14-a de julio").

La nacia tago honoras la feston de la Federacio de la 14-a de julio 1790, kiu mem estis organizita por la unua datreveno de la popola invado de la pariza prizono Bastille, kiu okazis la 14-an de julio 1789. Tiu datreveno restas rigardita kiel simbolo de la naskiĝo de moderna franca nacio.

Dum la nacia tago tradicie okazas grandaj militistaj paradoj tra la tuta lando. La plej grava defilo estas tiu de Parizo, laŭlonge de la avenuo de la Elizeaj Kampoj, en la ĉeesto de la prezidanto de la Respubliko.