Namibiaj blankuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blankaj namibianojNamibiaj blankuloj estas homoj de eŭropa aŭ sudafrika naskiĝo aŭ deveno vivantaj en Namibio. La plej multaj blankaj namibianoj estas buroj, dum kelkaj devenas de germanaj, portugalaj, aŭ anglaj enmigrintoj.

Distribuo

La vasta plimulto de Blankaj namibianoj loĝas en gravaj grandurboj kaj urboj en centra aŭ suda Namibio. Vindhuko havas senkompare la plej grandan blankan loĝantaron, kaj blankuloj estas plimulto en la marborda grandurbo Swakopmund. Ankaŭ aliaj marbordaj grandurboj kiaj ekzemple Walvis Bay kaj Lüderitz havas grandajn blankajn loĝantarojn. Ĝenerale la plej granda parto de Namibio sude de Vindhuko havas altan proporcion de blankuloj, dum centra Namibio havas altan koncentriĝon de blankuloj. Krom Vindhuko, marbordaj regionoj kaj Suda Namibio, ekzistas grandaj blankaj komunumoj en Otjiwarongo kaj urboj en la Otavi Triangulo, kiel ekzemple Tsumeb kaj Grootfontein. La censo de la Respubliko de Sudafriko (1981) raportis blankan loĝantaron de 76,430 en Namibio (71-procentaj buroj kaj 17 procentoj germanlingvaj).[1]

Historio

Dum la mallonga germana regado de Namibio, la kolonio altiris germanajn enmigrintojn. La plej multaj buroj ekloĝis dum la Dorslanda Piedvojaĝo, same kiel dum la apartismaj jaroj. La plej multaj portugaloj ekloĝis post kiam Angolo iĝis sendependa en 1975.

Ekonomiko

Proksimume 4,000 komercaj terposedantoj, plejparte blankuloj, posedas pli ol 50% de la plugtero trans la lando malgraŭ agrarreforma procezo.[2] Dum la areo estis konata kiel Sudokcidenta Afriko, blankaj namibianoj ĝuis tre privilegian pozicion pro rasapartismaj leĝoj devigantaj striktan apartigon kaj blankan dominadon.[3]

Notoj

  1. http://www.jstor.org/stable/214466
  2. Namibians plan white farm grabs en BBC News, 5a Novembro 2003
  3. Amid Namibia's White Opulence, Majority Rule Isn't So Scary Now ĉe New York Times, 26a Decembro 1988