Nana etmoptero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etmopterus perryi.JPG
Etmopterus perryi
Etmopterus perryi distmap

La Nana etmoptero (Etmopterus perryi) estas malmulte konata specio de hundofiŝaj ŝarkoj de la familio Etmopteredoj kaj eble la plej malgranda ŝarko en la mondo, atingante maksimuman konatan longon de 21.2 cm. Ĝi estas konta nur ĉe la supro de la kontinentaj bordoj ĉe Kolombio kaj Venezuelo, je profundoj de 283 al 439 m. Tiu specio povas estis identigata pro sia malgrando je matureco, longa ebena kapo, kaj modelo de nigraj ventraj markoj kaj mez-dorsa linio. Kiel ĉe aliaj membroj de ties genro, ĝi estas kapabla produkti lumon el distinga gamo de fotoforoj. Reproduktado estas de senplacentaj ovovivonaskuloj, kies inoj naskas du aŭ tri idojn samtempe. La Nana etmoptero ne estas grava specio por komerca fiŝkaptado, sed povas esti minacata al morteco pro aldona kaptado; la grado de tuŝeco pro homa aktiveco sur ties populacio ne estas konata.