Narbonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Narbonne [narBON] (okcitanlingve: Narbona [narbuno], esperante Narbono) estas urbo en suda Francio, la plej granda urbo de la departemento Aude (50 000 loĝantoj) sed ne estas ĝia ĉefurbo. Ĝi estas malnovega urbo, iam ĉefurbo de romia provinco Gallia Narbonensis. Oni foje pro tio kromnomas ĝin "la Unua Filino de Romo".

El tiu tempo ĝi ankoraŭ posedas kelkajn monumentojn: parton de la romia vojo "Via Domitia", subteran bazaron la "Horreum", forumon. Sed la ĉefaj vidindaĵoj de Narbonne estas sendube la gotika katedralo, unu el la plej altaj de Francio, la ĉefepiskopa palaco, nun muzeo pri belaj artoj, kiu ankaŭ posedas la duan plej riĉan kolekton de antikvaĵoj post Romo, la mezepoka urbocentro kaj la kanalo.

Narbonne ĝuas agrablan pozicion proksime de la Mediteranea Maro kaj la lagunoj (naturprotektita medio) kaj meze de la vinberoj de Corbières kaj Minervois.

Tie okazis kongreso de SAT en 1964.