Naskitaj sur la ruino
El Vikipedio
| Naskitaj sur la ruino - Okinavo | ||
|---|---|---|
| Aŭtoro | Miyamoto Masao | |
| Eldonjaro | 1976 | |
| Urbo | Osaka | |
| Eldoninto | Librejo Pirato | |
| Paĝoj | 147 | |
Naskitaj sur la ruino - Okinavo estas romano de Miyamoto Masao, originale verkita en Esperanto. Ĝin eldonis la librejo Pirato en 1976.
Priskribo [redakti]
Tiu fikcio, bazita sur la vivhistorio de la aŭtoro, temas pri la vivo de Japanaj soldatoj en Usona malliberejo, sur la Okinava Insulo, fine de la Dua Mondmilito.
Enhavo [redakti]
La heroo, Hamada, estas kaptita kiam li estas soldato sur la insulo Okinavo. Sendita en malliberejon, li provas daŭrigi kaj propagandi siajn kontraŭmilitismajn ideojn ĉe siaj samsortanoj. La rakonto ankaŭ pentras la koncentrejan vivon : kaptado de militfruktoj (ŝteletoj), venĝo kontraŭ la oficiroj pro ilia krueleco, sopiro por la rehejmeniro, strikoj kaj nejustaj punoj...
Recenzo [redakti]
- William Auld, Recenzo de Miyamoto Masao, Naskitaj sur la ruino: Okinavo (Osaka: Pirato, 1976). World Literature Today 52:158. (1978)