Natria oktanato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria kaprilato
Kemia formulo C8H15NaO2
Natria oktanato
Plata kemia strukturo de la
Natria kaprilato
Natria oktanato
Tridimensia kemia strukturo de la Natria kaprilato
Natria kaprilato estas blanka solidaĵo solvebla en akvo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria kaprilato
  • Natria salo de la kaprilata acido
  • Natria salo de la oktanata acido
CAS-numero-kodo 1984-06-1
ChemSpider kodo 15307
PubChem-kodo 23664772
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 166,196g mol−1
Fandpunkto 225°C
Bolpunkto 239,3°C
Ekflama temperaturo 107,4°C
Solvebleco Akvo:9,66 g/L
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P264+265, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+317, P337+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria oktanatonatria kaprilato estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la saloj, rezultanta el interagado de la oktanata acido kaj natria hidroksido. Natria oktanato estas senkolora solidaĵo, iom solvebla en akvo kaj solvebla en alkoholoj, oleoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Natria oktanato prezentas oktanatan grupon ligitan al natria katjono. Ĝi konsistas je 8 karbonatomoj, 15 hidrogenatomoj, 2 oksigenatomoj kaj posedas antifungajn kaj antimikrobajn proprecojn. En la kemia kampo, natria oktanato uzatas per akirado de la heptano per senkarboksiligo kaj en la frakciigo de la sangoplasmo. Natria kaprilata ankaŭ ordinare uzatas topike en solvaĵoj, pulvore aŭ ŝmiraĵoj kiel fungicido kontraŭ kelkaj infekciaj agentoj tiel kiel microporus, Trichophyton[1], kaj Candida albicans[2]. Ĝi ne estas haŭtoirita eĉ se daŭre uzata.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

El natria kaprilato oni povas produkti alte pura n-heptano, kiu estas uzata en gaskromatografio por analizo de kvalita kemio, kaj ankaŭ por apartigado de albumeno en malalta temperaturo. Natria kaprilato same uzatas kiel nutro-aldonaĵo en piloloj, por plibonigo de muskola kresko kaj libido. Krom tio, natria kaprilato uzatas en kosmetikaĵoj, kiel emulsianto kaj surfaktanto. Natria kaprilato estas ĉie uzata en la internacia merkato pro ĝia alta efikeco, eko-afableco kaj pureco, kaj ĝi estas komerce disponebla en malsamaj pakaĵoj por kontentigi la plurajn necesojn de la klientaro.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de natria oktanato per traktado de Natria hidroksido kun oktanata acido:

oktanata acido Natria hidroksido natria oktanato + akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de natria oktanato per traktado de oktanata anhidrido kun Natria hidroksido:

oktanata anhidrido + 2 Natria hidroksido 2 natria oktanato + akvo

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de natria oktanato per traktado de oktanata acido kun natria karbonato:

natria karbonato + 2 oktanata acido 2 natria oktanato + karbonata acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de natria oktanato per traktado de etila oktanato kun natria etoksido:

natria etoksido+etila oktanato natria oktanato + duetila etero

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de natria oktanato per traktado de natria benzoato kun oktanata acido:

oktanata acido + natria benzoato natria oktanato +benzoata acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]