Natura Parko Lago de Sanabria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natura Parko Lago de Sanabria
natural park [+]

Koordinatoj42° 7′ 21″ N, 6° 43′ 9″ U (mapo)42.1225-6.71916667Koordinatoj: 42° 7′ 21″ N, 6° 43′ 9″ U (mapo)
Akvokolektejo223,65 km² (22 365 ha) [+]
Areo223,65 km² (22 365 ha) [+]
Loĝantaro323 [+] (2007)

Natura Parko Lago de Sanabria (Kastilio kaj Leono)
Natura Parko Lago de Sanabria (Kastilio kaj Leono)
DEC
Natura Parko Lago de Sanabria
Natura Parko Lago de Sanabria
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio
Map
Natura Parko Lago de Sanabria

Vikimedia Komunejo:  Sanabria Lake Natural Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La lago kaj San Martín el la suprenirejo al la Lageto de la Fiŝoj.

La Natura Parko Lago de Sanabria, en hispana parque natural Lago de Sanabria y sierras Segundera y de Porto (antaŭe Lago de Sanabria y alrededores, Lago de Sanabria kaj ĉirkaŭaĵoj)​ estas naturprotektejo en la nordoriento de la provinco Zamoro, nome en la komarko Sanabria, Kastilio kaj Leono, Hispanio, en la deklivaro de la montaroj Segundera kaj Cabrera.

La Lago de Sanabria estas la plej karaktera elemento de tiu teritorio, nome la plej granda lago de glaĉera deveno la Iberia Duoninsulo, kun 318,7 ha kaj maksimuma profondeco de 53 m. Krome, dise tra la montaro, estas pli ol dudek pliaj lagetoj, diversaj kanjonoj devenaj el la sama glaĉera agado, nombraj akvofaloj kaj torentoj kiuj kreis zonon de nekredebla stetikaj kaj pejzaĝaj valoroj.

La parko okupis dekomence areon de 22 679 ha kiu tuŝas, parte aŭ totale, la municipajn teritoriojn de Galende, Cobreros, Trefacio kaj Porto, kun altitudo kiu varias inter 997 m borde de la lago, ĝis 2127 m de la montopinto de Peña Trevinca. Cele al plifortigo de la konservado de tiu natura loko, la regiona registaro aprobis la 5an de Novembro 2015 ampleksigon de la areo de tiu natura parko ĝis 32 302 ha.