Natura abundeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri abundeco de izotopoj ene de elementoj. Por abundeco de elementoj (laŭ atomnumero) en la terkrusto rigardu la paĝon Abundeco de elementoj en la terkrusto.

En kemio, natura abundeco (NA) estas la abundeco de izotopoj de kemia elemento kiel ĝi estas nature trovata sur planedo. La relativa atompezo (pesita meznombro) de ĉi tiuj izotopoj estas la atompezo listigita por la elemento en la perioda tabelo. La abundeco de izotopo varias de planedo al planedo sed restas relative konstanta kun tempo.

Ekzemple, uranio havas tri nature okazantajn izotopojn: 238U, 235U kaj 234U. Iliaj respektivaj NA estas 99,2745%, 0,72% kaj 0,0055%. Ekzemple, se 100000 uraniaj atomoj estis analizataj, oni devus atendi trovi proksimume 99274 238U atomojn, 720 235U atomojn kaj 6 234U atomojn. Ĉi tio estas ĉar 238U estas multe pli stabila ol 235U aŭ 234U, kiel la duoniĝotempoj de ĉiu izotopoj estas 4,468×109 jaroj por 238U kompare al 7,038×108 jaroj por 235U kaj 245500 jaroj por 234U.

Tamen, la natura abundeco estas influita ankaŭ de probablo de kreado de donita izotopo en nukleosintezo. Ekzemple ĉe samario, la radioaktivaj 147Sm kaj 148Sm estas multe pli abundaj ol stabila 144Sm.

Por radiogeneritaj nuklidoj la natura abundeco estas influita de produktado de donita izotopo per disfalo de la aliaj radioaktivaj nuklidoj, ekzemple ĉe izotopoj de plumbo.

Dekliniĝoj de natura abundeco[redakti | redakti fonton]

Oni konkludis el el studo de suno kaj meteoritoj ke nia suna sistemo estis komence preskaŭ homogena je izotopa komponaĵo. Dekliniĝoj de la (evoluanta) galaksia averaĝo, specimeno de kiu estis prenita en la loko kaj tempo de formiĝo de la suna sistemoj, povas ĝenerale esti eksplikitaj per izotopa frakciigo kaj iuj nukleaj disfalaj kaj konvertiĝaj procezoj. Estas ankaŭ indikaĵo de injektoj de mallongdaŭraj (nun estingintaj) izotopoj de apudaj supernovaaj eksplodoj kiuj povis ekigi kolapson de la antaŭsuna nebulozo. De ĉi tie dekliniĝoj de natura abundeco sur tero estas ofte mezurita en partoj por mil (elmilo aŭ ‰) ĉar ili estas malpli grandaj ol unu centono (%).

La sola escepto al ĉi tio estas la antaŭsunaj grajnoj trovitaj en primitivaj meteoritoj. Ili ĉirkaŭiris la homogenigadon, kaj ofte portas la nuklean subskribon de specifaj nukleosintezaj procezoj en kiuj iliaj eroj estis faritaj. En ĉi tiaj materialoj, dekliniĝoj de la tera natura abundeco estas iam pli grandaj ol 100-foje.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]