Naturscienca Muzeo Bernardino Rivadavia
La Naturscienca Muzeo Bernardino Rivadavia aŭ en hispana Museo Argentino de Ciencias Naturales Bernardino Rivadavia estas publika muzeo situanta ĉe la kvartalo Caballito [kabajIto] (ĉevaleto), de Bonaero, Argentino.
Historio kaj priskribo
La muzeo, plej grava el ties tipo en Bonaero kaj dua nur post la Muzeo La Plata, ŝuldas ekziston al propono farita de Bernardino Rivadavia antaŭ la Unua Triopo en 1812.