Nawal El Moutawakel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nawal El Moutawakel

Nawal EL MOUTAWAKEL (n. la 15-an de aprilo 1962) estas maroka heĝatletistino. Ŝi gajnis la 400-metran virinan heĝkurson de la Somera Olimpiko 1984. Ŝi tiel fariĝis la unua olimpika islama ĉampionino naskiĝinta en Afriko. El Moutawakel estis nomumita en 2007 kiel ministro pri sportoj en la nova registarkabineto de Maroko.

Ŝi en 1998 fariĝis membro de la Internacia Olimpika Komitato.