Nazaré (Bahia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nazaré
municipo
Oficiala nomo: Nazaré
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Bahio
Mezoregiono Metropolitana de Salvador
Mikroregiono Santo Antônio de Jesus
Situo urba centro
 - koordinatoj 13° 02′ 06″ S 39° 00′ 50″ U / 13.03500 °S, 39.01389 °U / -13.03500; -39.01389 (mapo)
Areo 256,352 km² (25 635,2 ha)
Loĝantaro 27 274 (2010)
Denseco 106,39 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Nazaré (Bahia)
Retpaĝo: http://www.nazare.ba.gov.br
Portalo pri Brazilo

Nazaré [nazaree] estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 27.274 enloĝantojn en 2010 [1].

Esperanto en Nazaré

Anísio Melhor, direktoro de la lernejo “Clemente Caldas” kaj direktoro de la ĵurnaloConservador” fariĝis pioniro de Esperanto-movado en tiu urbo, dank’al serio de artikoloj de lia plumo aperintaj en la menciita gazeto en 1913.

La unuaj semoj ĵetitaj de tiu pioniro atendis dum dek unu jaroj sed la 1-an de januaro 1924 estis fondita “Clube Esperantista de Nazaré”, kies unua estraro estis:

Prezidanto, Lamartine Vieira; Vicprezidanto, Neusa Caldas Figueiredo; 1-a Sekretario, Edla Moreira Oliveira; 2-a Sekretario, Renato Gabriel da Silva; Kasisto, Denizart Moreira; Bibliotekisto, Idalino Queiroz Santana; Propaganda Direktoro, Eduardo Freire.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 12 de novembro 2011.

Ŝablono:Ĝermo-municipojbr