Nazrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Rusia urbo gm Nazranj (ankaŭ Nazran; ruse Назрань) estas la plej granda urbo de la rusia respubliko Inguŝio, en Norda Kaŭkazio.

Post apartiĝo de Inguŝio disde Ĉeĉenio (komuna respubliko nomiĝis Ĉeĉen-Inguŝio) en 1992, Nazranj iĝis ĉefurbo de la nova respubliko, sed ekde la 2000 la oficiala registara sidejo estas la novkonstruita urbo Magas 4 kilometrojn for de Nazran.

En la urbo estas fervoja stacio.

Nazranj havas krom inguŝoj kaj rusoj ankaŭ multajn ĉeĉenajn rifuĝintojn.

Aliaj projektoj